Blogo de Mia Vivo

Informoj kaj novaĵoj de Mia Vivo

Bonvenon al nova socia retejo por Esperantistoj

En majo 2018 mi havis ekfulmon de genio. Mi volis krei socian retejon por Esperantistoj. Ĉar mi ne estas programisto aŭ eĉ bona parolanto de Esperanto, tio estis granda defio. Unue mi serĉis sufiĉe facilan programon por fari tiun. Antaŭ ol trovi ion, mi trovis la nomon: Nubo.

Kial Nubo? Ĉar Esperantujo estas fama por sia stelo (verda), kaj mi volis havi iun alian ĉielan korpon kiel simbolo.

Finfine mi trovis programon, kiun mi kredis estis la plej bona inter ili kiuj ne estis tro multekosta, kaj mi eklaboris. Kompreneble, tiu programo ne estis tradukita al Esperanto kaj mi, kun mia malbona lerteco de Esperanto, devis traduki ĉion mem. Tiu estis arda laboro kaj mi bezonis multe da tempo por finigi. Kaj poste, pli multe por korekti fojon post fojo. Dum multaj semajnoj. Ne estas facila tasko por nespertulo, sed mi havis sufiĉe da frenezeco kaj instigado por ĝi.

Mi pagis por la emblemo (kreita de Md Sumon Mia) kaj la maskoto Nubo Nubumas (kreita de Alice Engström). Mi laboris por krei la plej bonan socian retejon kiel mi povis. Kaj finfine, la retejo estis finigita kaj mi informis pri ĝi al la mondo je 21 decembro, 2018.

La unua paĝo de Nubo

La reagoj estis… miksitaj. Iuj ŝatis ĝin, kaj iuj tre malamis ĝin. La malamantoj plendis pri la manko de sekureco, la malrapideco, la malnova aspekto, la eraretoj. Certe ĉiuj estis gravaj problemoj pri kiuj mi ne antaŭpripensis multe, sed en tiu tempo mi kredis ke ili ne estis grandaj problemoj kaj iam estos riparitaj.

Sed, tiu ne okazis. Male, la problemoj pligrandiĝis. La firmao kiu prizorgas la uzatan programon ne povis aŭ volis ĝustigi la problemojn. Preskaŭ ĉiuj de firmaanoj estis volontuloj, kaj ili estis pli okupitaj pri la partoj kiuj interesis ilin, ne la partoj kiujn bezonis rapidajn ĝustigojn. Sen sufiĉaj helpoj, mi provis solvi la problemojn mem per miaj malsufiĉaj penadoj, kaj per pago de aliuloj. Tiuj plibonigis la situacion, sed ne solvis ĝin.

Iom post iom la membroj kiuj ĉesis uzi la retejon kreskiĝis pli ol la nombro de novaj membroj. Nubo silentiĝis, kaj miaj novaj provoj por interesigi aliulojn pri ĝi estis pli kaj pli vanaj. La lasta provo, en la komenco je 2020, estis monkolekta projekto por mendi la plej rapidan servilan servon. La kolekto estis sukceso, kaj mi povis mendi ĝin. Mi esperis ke, se la retejo fariĝus pli rapida, almenaŭ ĝi povus esti sufiĉe por pluvivigi Nubo-n.

Sed la rapideco ne boniĝis tiom multe. Mi devis ekkompreni ke ĉi tiu retejo estis malsukceso, kaj mi ne povis fari ion por ŝanĝi tiun fakton. Mi ekmalesperiĝis.

Sed mi ankoraŭ ne estis preta por esti malvenkita. Je majo 2020 mi decidis reprovi, per nova programo, se mi trovus ĝin. Samtempe mi decidis ŝanĝi la etoson de la projekto. Nubo estis fermita retejo kun multaj funkcioj, kiel blogoj, forumo, babililo kaj informadopaĝoj. La nova retejo devus esti malfermita kaj pli simpla. Estas pli bone esti tre uzebla en malmultaj aferoj ol esti duone uzebla en multaj.

Fine mi trovis verŝajne bonan programon: PeepSo, kaj mi mendis ĝin, pagis por la retejadreso kaj eklaboris por traduki ĝin en Esperanton. Ankaŭ ĉi tiu fojo estis arda laborado kiu bezonis du monatojn por finigi. Poste estis multe da tradukaj eraroj, miskomprenoj kaj aliaj problemoj kiuj mi bezonis ĝustigi iom post iom. Sed la retejo pli kaj pli aspektis esti multe pli bona ol Nubo. Denove mi ekhavis esperon.

La problemo estis nur ke kiam mi komencis traduki, la teamo de PeepSo komencis labori por grandega ĝisdatigo, kiun fine bezonis preskaŭ ses monatoj por finigi. La tempo estis malbonŝance elektita. Ĝis tiu finigo, mi ne povis uzi miajn tradukojn kaj mi devis atendi kvar monatojn senlaborante (dum du monatoj mi kreis la retejon kaj tradukis ĉion al Esperanto). Sed finfine, je la komenco de oktobro 2020 la ĝisdatigo estis finigita kaj mi finfine povis finlabori la retejon.

Ankoraŭ estas mistradukoj (ne forgesu ke mi ne estas sperta parolanto de Esperanto) kaj aliaj etaj eraroj pro la noveco de la ĝisdatigo de la programo. Sed mi estas almenaŭ preta por prezenti al vi, ĉiuj, miaj karaj samideanoj, mia dua provo de socia retejo por Esperantistoj.

Kaj kun ĉi tio mi diras adiaŭon al Nubo. Mi neniam forgesos vin. Vi estis mia infano kaj mi dankas vin kaj la uzantojn pro du jaroj de feliĉo kaj amikeco, malgraŭ ĉio. Sed jam estas tempo por ke via gefrateto elpaŝu.

Mi prezentas al vi…